Ĉeĥa muziko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeha muziko estas la plej sukcesa arta branĉo en Ĉeĥio (ekz. kompare kun pentroarto) atinginta tutmondan nivelon (Smetana, Dvořák, Janáček, Martinů). Jam en la 18-a jarcento akiris Eŭropan famon la "Dia Bohemo" Josef Mysliveček kaj ĉeĥaj muzikistoj estis tiel bonaj, ke Mozart konfidis al ili sian operon Don Giovani (uverturon preskaŭ sen preparo). Tiam en ĉiuj ĉeĥaj vilaĝoj oni instruis iun muzikilon jam al infanoj kaj ekestis proverbo "se ĉeĥo, do muzikisto" (ne plu validas). Altan nivelon de muzikado akiris ĉeĥaj violonistoj (Josef Slavík, František Ondříček, Jan Kubelík, Jaroslav Kocián, Váša Příhoda, Josef Suk, Václav Hudeček).
Sed por la ĉeĥa muzika kulturo gravas ankaŭ folklora muziko. Jam de la mezepoko konserviĝis kanto de husanoj Kiuj estas diaj batalantoj, kantata de la husanoj en bataloj kaj nun uzata kiel festa fanfaro dum solenoj.
Multajn popolajn kantojn kolektis en la 19-a jarcento František Sušil kaj František Bartoš. Gravan tradicion havas blovinstrumenta muziko (František Kmoch), kies plej fama reprezentanto estas kanto "Domaĝe pri amo" (konata en germana traduko kiel "Rosamunde" kaj angle "Ber Barrell Polka") de Jaromír Vejvoda. Aktoro Karel Hašler estas nun tutnacie konata kiel aŭtoro de multaj folkloriĝintaj kantoj pri Pragaj motivoj. El pop-muzikaj kantistoj internacian reputacion akiris Karel Gott kaj lia komponisto Karel Svoboda.