anĝelo en Judismo, Kristanismo, kaj Islamo From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉefanĝelo Gabrielo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj sankta Gabrielo (hebree גַּבְרִיאֵל [ġabrīēl], en la moderna prononco [gavri’el], traduke "heroo aŭ forto de Dio") estas anĝelo de abrahamaj religioj. Lin mencias Tanaĥo, la Nova testamento kaj Korano (sub la nomo Ĝibril’ aŭ Ĝibrā’il). Li estas do konata en judismo, kristanismo kaj islamo.
Ĉefanĝelo Gabrielo | |
---|---|
Biblia persono | |
anĝelo laŭ Islamo • anĝelo en Judismo • ĉefanĝelo • anĝelo en Kristanismo | |
Verko | Perdita Paradizo |
Informoj | |
Originala nomo | גבריאל |
Eble sama | Gabrielo en Islamo |
Sekso | sen valoro |
En la malnova testamento Gabrielo anoncas profetaĵon en la libro de Danielo. Laŭ sia nomo, kiam li aperas en la biblio, li aspektas forta, robusta viro (Dan 8:15). Oni konsideras lin la helpanto de Dio.
En la nova testamento Gabrielo anoncas la naskiĝon de Jesuo al Maria. Gabrielo estas konsiderata mesaĝisto de Dio.
En la korano Gabrielo estas tiu, kiu malkaŝas al Mohamedo la koranon. Kiel en kristanismo, Gabrielo estas konsiderata mesaĝisto de Dio, kaj komunikis sian revelacion en la kaverno Hira, ĉe Mekko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.