angla fromaĝo From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉedaro estas flava ĝis oranĝe flava, iom pikanta el bovina lakto farita dura fromaĝo kiu origine nur estis farita en Cheddar, vilaĝo en la brita Somerset. La fromaĝo tie maturiĝis en nombro da kavoj, en kiuj la temperaturo, humido- kaj lumocirkonstancoj estis tre konstantaj[1].
Ĉedaro estas farata en Britio, Irlanda respubliko, Kanado, Usono, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Svedio. Plej ofte tiam temas pri amasproduktado kaj la kvalito kaj gusto treege varias. Dum tiu fabrkado kelkfoje oni aldonas fandosalon por plimoligi la ĉedaron kaj plifaciligi la fandiĝon, inter aliaj ĉar la rapidmanĝaindustrio tion deziras[2][3].
La pikanta gusto ekestas pro la maturiĝa procedo, kio ĉe metie farita fromaĝo povas daŭri pli ol du jarojn. La tipa oranĝa koloro ekestas pro aldono de la kolorigilo anato (E-160b).
Ĉar ĉedaro estas fabrikata en tiom da lokoj, tiu fromaĝo estas laŭ direktivoj de la EU ne plu protektata kiel regiona produkto. 'West Country Farmhouse Cheddar' tamen validas kiel protektata originonomo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.