Ĉeburaŝko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeburaŝko (ruse Чебурашка) estas elpensita besteto kun grandaj oreloj, aspektanta iom kiel pluŝurseto kaj iranta sur la postpiedoj. Aperinta post 1965 en porinfanaj rakontoj kaj teatraĵoj de la rusa verkisto Eduard Uspenskij, ĝi tre populariĝis en Sovetunio precipe kiel heroo de serio de trukfilmoj komence de 1969. En Rusio bonkonatas eĉ nuntempe. Havante cinamkoloran felon kaj amindan vizaĝon kun grandaj bonecaj okuloj, Ĉeburaŝko kondutas kaj parolas kvazaŭ kvinjara infano. La trukfilmojn de Sojuzmultfilm kunscenaris Roman Kaĉanov. Leonid Ŝvarcman en ili kreis la hodiaŭe plej konatan aspektaĵon de la figuro (vidu bildon Arkivigite je 2015-11-27 per la retarkivo Wayback Machine), kies voĉon parolis Klara Rumjanova.
Rapidaj faktoj literatura rolulo • movbilda persono • anthropomorphic mammal, Kreita de ...
Ĉeburaŝko | |
---|---|
Genadio kaj Ĉeburaŝko sur sovetia poŝtmarko, 1988 | |
literatura rolulo • movbilda persono • anthropomorphic mammal | |
Kreita de | Eduard Uspensky |
Verko | Crocodile Gena and his friends Gena the Crocodile Cheburashka Shapoklyak Cheburashka Goes to School Cheburashka Cheburashka Arere? Cheburashka Cheburashka |
Rolita de | Larisa Broĥman, Klara Rumjanova, Anzhelika Varum, Olga Kuzmina, Nozomi Ōhashi |
Informoj | |
Sekso | vira |
Specio | fantazia besto, simila al pluŝurseto |
Naskiĝis | en tropika arbaro |
Amikoj | krokodilo Gena (Genadio), Galinjo |
Fermi