Regiono en la suda hemisfero kiu estas ĝuste norde de la antarkta regiono. From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeantarkto estas mondoregiono de la Suda Hemisfero, situanta tuje norde de la regiono Antarkto. Tio celas proksimume la latitudojn inter la 46a paralelo suda kaj la 60a paralelo suda sude de Ekvatoro. La ĉeantarkta regiono inkludas multajn insulojn en la sudaj partoj de la Hinda Oceano, Atlantika Oceano kaj Pacifika Oceano, ĉefe tiuj situantaj norde de la Antarkta Konverĝo. Ĉeantarktaj glaĉeroj estas, laŭ difino, situantaj sur insuloj ene de la ĉeantarkta regiono. Ĉiuj glaĉeroj situantaj en la kontinento Antarkto estas laŭ difino konsiderataj Antarktaj glaĉeroj.
Jenaj povas esti konsiderataj ĉeantarktaj insuloj:
Nomo de insularo | Koordinatoj[1][2] | Oceano[1] | Postulata de |
---|---|---|---|
Antipodaj Insuloj | 49° 40′ S 178° 46′ O (mapo) | Pacifika Oceano | Novzelando |
Aŭklandoj | 50° 42′ S 166° 05′ O (mapo) | Pacifika Oceano | Novzelando |
Bounty Insularo | 47° 45′ S 179° 03′ O (mapo) | Pacifika Oceano | Novzelando |
Buvet-Insulo | 54° 26′ S 03° 24′ O (mapo) | Atlantika Oceano | Norvegio |
Kampbela Insularo | 52° 32′ S 169° 08′ O (mapo) | Pacifika Oceano | Novzelando |
Krozet-Insuloj | 46° 25′ S 51° 59′ O (mapo) | Hinda Oceano | Francio |
Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj (HIMI) | 53° 04′ S 73° 00′ O (mapo) | Hinda Oceano | Aŭstralio |
Kergelenoj | 49° 15′ S 69° 35′ O (mapo) | Hinda Oceano | Francio |
Makvora Insulo | 54° 38′ S 158° 52′ O (mapo) | Pacifika Oceano | Aŭstralio |
Princ-Eduardaj Insuloj | 46° 46′ S 37° 51′ O (mapo) | Hinda Oceano | Sudafriko |
Sud-Georgio | 54° 30′ S 37° 00′ U (mapo) | Atlantika Oceano | Granda Britio |
Sud-Sandviĉinsuloj | 57° 30′ S 27° 00′ U (mapo) | Atlantika Oceano | Granda Britio |
Tini Heke | 48° 01′ S 166° 32′ O (mapo) | Pacifika Oceano | Novzelando |
Tiu aspekto estas priskribita en la artikolo antarkta ekozono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.