Ĉapelilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉapelilo estis tekstoprilabora programo tute en Esperanto kaj ellaborita de germana familia firmeto Professional Consulting de la Esperantisto Pejno Simono kun sidejo proksime al Frankfurto ĉe Majno. Ĝia granda avantaĝo kompare al ekzemple Word estis ĝia literumilo, kaj ĝia eblo tranĉi vortojn je la fino de linio laŭ logikaj reguloj de Esperanto, ekzemple la-bor-isto, sam-ide-ano, ktp. La programo funkciis en ĉiuj variantoj de Vindozo, ĝis Vindozo 2000.
Ĉapelilo | |
---|---|
Programisto | Pejno Simono |
Lasta stabila versio | 2.1 |
Operaciumo | Vindozo, ĝis versio 2000 |
Lingvo(j) | angla, germana kaj Esperanto |
Programtipo | Tekstoprilabora programo |
La uzanto-surfaco estis libere komutebla inter la angla, la germana kaj Esperanto. Specialan problemon rilate Esperanton estigis la tiama manko de jam disvastiĝintaj tekstprilaboradaj fakvortoj. Kelkaj novaj terminoj devis esti elpensitaj - al tiuj apartenis "uskleco" kaj eĉ "Vindozo" mem. (Vidu: Komputada Leksikono.) Por la sufiĉe ampleksa helpa sistemo, cetere nur en Esperanto, oni bezonis amase tiajn terminojn. Aliflanke ankaŭ komputilaj laikoj komprenu la lingvaĵon aplikitan.
Pro malapero de la firmao Professional Consulting versioj por Vindozo XP ne estis plu fabrikitaj.