From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉapelfungo estas la karnenhava, sporo-portanta fruktaĵo de fungo, tipe produktita surgrunde aŭ sur ties manĝo-fonto.
La standarda ekzemplo de "ĉapelfungoj" estas la kultivata ĉampinjono, Agaricus bisporus; de tie ke la vortoj "ĉampinjono" aŭ agariko estas ofte aplikitaj al tiuj fungoj (Basidiomycota, Agaricomycetes) kiuj havas tigon (stipon), ĉapon (ĉapelo), kaj sporujojn (lamenoj) ĉe la suba flanko de la ĉapo. Tiuj sporujoj produktas mikroskopajn sporojn kiuj helpas la fungon disvastiĝi surgrunde aŭ ĉe sia okupata surfaco.
"Ĉapelfungo" tiele priskribas varion de sporujenhavaj fungoj, kun aŭ sen tigoj, kaj la termino estas uzata ankaŭ eĉ pli ĝenerale, por priskribi kaj la karnecajn fruktaĵojn de kelkaj Ascomycota kaj la lignecajn aŭ ledecajn fruktaĵojn de kelkaj Basidiomycota, depende el la kunteksto de la vorto.
Etende, la termino "ĉapelfungo" povas ankaŭ esti uzata por aludi al la tutaj fungoj en ĝenerala kulturo; al la talo (nome micelio) de specioj kiuj formas la fruktaĵojn nome "ĉapelfungoj"; aŭ al la specioj mem.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.