Ĉampanjo-Ardenoj
regiono de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉampanjo-Ardenoj (france Champagne-Ardenne [ŝamPANJ arDEN]) estas eksa administra regiono de orienta Francio, inter Pariza Regiono kaj Loreno. Ĝi konsistas el kvar departementoj Ardennes (8), Aube (10), Marne (51) kaj Haute-Marne (52). La regiono entenas la malnovan provincon Ĉampanjo, kies limojn ĝi ne precize sekvas.
Rapidaj faktoj Regno, Regiono ...
Ĉampanjo-Ardenoj | |||
france Champagne-Ardenne | |||
regiono | |||
Reims | |||
|
|||
Regno | Francio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Grand Est (ekde 2016) | ||
Departementoj | 4
| ||
Gravaj urboj | |||
Rivero | Marne | ||
Prefektejo | Châlons-en-Champagne | ||
- koordinatoj | 48° 57′ 27″ N 4° 21′ 54″ O (mapo) | ||
Areo | 25 606 km² (2 560 600 ha) | ||
Loĝantaro | 1 336 053 (2011) | ||
Denseco | 52,18 loĝ./km² | ||
prefekto | Michel Guillot | ||
- prezidanto | Jean-Paul Bachy | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
ISO-kodo | FR-D | ||
Situo enkadre de Francio
| |||
Vikimedia Komunejo: Champagne-Ardenne | |||
Retpaĝo: conseil régional | |||
Fermi
Ĉefurbo de la regiono estas Châlons-en-Champagne. Inter pliaj aparte gravaj urboj menciindas Reims, Charleville-Mézières, Chaumont kaj Troyes. ISO-kodo de la regiono estas FR-G.
Ekde la 1-a de januaro 2016 Ĉampanjo-Ardenoj estas kunligita al Alzaco kaj Loreno por formi la nunan regionon Grand Est.
Laŭ la malnova provinco Ĉampanjo nomatas la fama ŝaŭmvino ĉampano.
- Ĉampanjo-Ardenoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Ĉampanjo-Ardenoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Francio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |