Ĉagreno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉagreno estas spontana emocia reago kaŭzita de situacio, persono aŭ rememoro, kiujn la ĉagrenita volas ŝanĝi. Ĉi tiu malplezuro montras, ke la koncerna homo troviĝas en situacio kiu postulas sian subigon. La plej forta grado de ĉagreno estas kolero. Enaj emocioj, kiel ĉagreno, aŭ la pli malforta malkomforto, estas komence spontanaj kaj kutime neeviteblaj. Ili estas per si mem nek bonaj nek malbonaj. Tamen multaj homoj taksas la montron de ĉagreno sentaktan. Ĉagreno povas kaŭzi frustriĝon kaj sanecajn efektojn.