komunumo en la departemento Seine-Saint-Denis de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Épinay-sur-Seine, en esperanto Epinajo-ĉe-Sejno estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Seine-Saint-Denis kaj en la regiono Francilio. La urbo viciĝas inter la plej dense loĝataj areoj de Eŭropo. Sur areo de 457 hektaroj vivas 46.409 loĝantoj (laŭ stato de 1999). Franclingve, oni nomas la loĝantojn de Épinay-sur-Seine Spinassiens.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Épinay-sur-Seine (stacidomo) kaj Épinay-sur-Seine (Tramtrajno en Francilio). |
Épinay-sur-Seine | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbodomo de Épinay-sur-Seine. | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Seine-Saint-Denis | ||||
Arondismento | Saint-Denis | ||||
Kantono | Épinay-sur-Seine (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 93031 [+] | ||||
Poŝtkodo | 93800 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 93031 | ||||
Retpaĝaro | http://www.epinay-sur-seine.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Hervé Chevreau 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 46 409 (1999) | ||||
Loĝdenso | 10 155 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 57′ N, 2° 18′ O (mapo)48.9547222222222.3083333333333 [+] | ||||
Alto | De 22 al 60 m | ||||
Areo | 4,57 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Épinay-sur-Seine [+] | |||||
La nomo de la urbo devenas de la latinaj vortoj Spinogelum (tio estas "loko kovrita per veproj") kaj Sequana (la rivero Sejno).
Épinay-sur-Seine estas la plej okcidenta komunumo de Seine-Saint-Denis. Ĝi situas 12 kilometrojn norde de Parizo, ĉe la maldekstra bordo de la Sejno. Épinay-sur-Seine havas landlimojn kun la komunumoj Saint-Denis, Villetaneuse kaj L'Île-Saint-Denis (en la sama departemento), sed ankaŭ kun Argenteuil, Saint-Gratien, Enghien-les-Bains, Deuil-la-Barre kaj Montmagny (en la departemento Val-d'Oise).
En Epinajo loĝas/is famaj esperantistoj el la SAT-movado, kiel Marcelo Ternanto kun la familio kaj Gi' Kavaljero, plenum-komitatano de SAT kaj prezidanto de SAT-Amikaro (en 2011).
En Epinajo ankaŭ kreiĝis en 2000 la asocio EEE (Epinajo-Esperanto-Eŭropo, france Epinay-Espéranto-Europe), plu aktiva en 2011.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.