Franca Politeknika Lernejo
franca institucio de supera edukado kaj esplorado / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Franca Politeknika Lernejo kaj en franca lingvo École polytechnique (konata ankaŭ laŭ la kromnomo "X", ikso) estas franca publika institucio de plej alta edukado kaj esplorado, situa en Palaiseau ĉe Parizo. Ĝi estas unu el la francaj Grandes écoles,[1][2] kaj estas fama pro sia kvar-jara[3] subgrada grado de politeknika inĝeniero Ingénieur Polytechnicien en scienco kaj inĝenierado.[4] La Politekniko estas konata pro sia tre konkurema enirekzameno en matematiko kaj fiziko aŭ post Bakalaŭro de Scienco (Licenco en franca eduksistemo).[5] Ĝi estas unu el la plej selektemaj francaj inĝenieraj altlernejoj.[6] La averaĝa salajro de la gradoĝintoj de la École Polytechnique estis registrita en ĉirkaŭ 115,440 usonaj dolaroj, nome la plej alta en Eŭropo.[7]
La Polytechnique estis establita en 1794 fare de la matematikisto Gaspard Monge dum la Franca Revolucio,[8] kaj iĝis militista akademio sub Napoleono en 1804. Nuntempe, la institucio ankoraŭ funkcias laŭ la superrigardo de la franca ministerio de defendo (milito). Dekomence situa en la Latina Kvartalo de centra Parizo, la instalaĵo estis translokigita en 1976 al Palaiseau en la plateau de Saclay, sudokcidente de Parizo.[9]
La altlernejo havas nuntempe ĉirkaŭ 2 888 studentojn. Inter la profesoroj menciindas ekzemple Bernard Drévillon.