Árpád Feszty
From Wikipedia, the free encyclopedia
Árpád Feszty | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Árpád Szilveszter Rehrenbeck |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1856 (1856-12-21) en Hurbanovo |
Morto | 1-an de junio 1914 (1914-06-01) (57-jaraĝa) en Lovran |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Frat(in)oj | Adolf Feszty, Béla Feszty kaj Gyula Feszty (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Róza Jókai ![]() |
Infano | Masa Feszty ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo verkisto ![]() |
Verkoj | Landokupo de la madjaroj |
Li ekagadis en aĝo de 16 jaroj kiel migra aktoro, sed lia atento baldaŭ turniĝis al la pentroarto. Li studis en Munkeno, laŭ unu skizo, la hungara registaro donis al li dujaran stipendion.
Li partoprenis en 1878 en la Pariza Monda Ekspozicio kaj atingis grandan atenton per la pentraĵo „Delelő" (Tagmezumo). Li akiris novan trijaran stipendion per la pentraĵo „Pusztai találkozás télen" (renkontiĝo sur la pusto dum vintro). Li poste studis pentroarton en Vieno, tie li pentris la pentraĵon „Golgota" (1880).
Li ornamis lobion de la hungara Nacia Teatro (1885) kaj pretigis murpentraĵojn por la Operejo. Li ofte pentris historiajn, bibliajn temojn.
La dioramo „landokupo de la madjaroj" estis pentrita en 1892–94 kaj havas la surfacon de 1800 m². Poste li laboris ĝis 1902 en Firenze. Pluraj el liaj verkaĵoj estas hodiaŭ en posedo de la hungara Nacia Galerio.
Oni distingis lin en 1889 per ŝtata ora medalo.
Li geedziĝis kun Róza Jókai, adoptita filino de la fama hungara verkisto Mór Jókai.
- Kategorio Árpád Feszty en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)