From Wikipedia, the free encyclopedia
JEDLIK Ányos István [Jedlik A:njoŝ IŜtva:n] (Szímő, 11-an de januaro 1800 – Győr, 13-an de decembro 1895): estis natursciencisto, malkovristo, benediktana monaĥo, elstara edukisto. Li malkovris la produktadon de dinamo kaj sodakvo.
Ányos Jedlik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jedlik István |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1800 en Zemné |
Morto | 13-an de decembro 1895 (95-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | fizikisto universitata instruisto katolika sacerdoto inventisto inĝeniero filozofo |
Li studis en Nagyszombat, Pozsony, Győr kaj Pest (urbo), parte en lernejoj de benediktanoj. Li doktoriĝis en 1822 en liceo de Gyõr, ekde 1831 li instruis en Pozsony akademio de la benediktanoj. En 1839 li iĝis profesoro de la fizika kaj meĥanika katedro de peŝta scienca universitato, kie li instruis ĝis 1878 (li estis inter 1846–49 dekano, dum 1863/64 eĉ rektoro). Li instruis krom tio en Institutum Geometricum kiel profesoro pri naturscienco kaj povumscienco ekde 1838 ĝis 1850.
Li agadis en 1848 nacigvardiano, tiel trafis lin malavantaĝoj post malvenko de la hungara revolucio kaj liberecbatalo.
Li estis koresponda ano de la Hungara Scienca Akademio (ekde 1858), honora ano (ekde 1873). Lian nomon rememorigas la Jedlik Ányos Társaság (Asocio Ányos Jedlik) kaj la Jedlik-premio.
gravaj malkovroj:
Li okupiĝis ekde 1842 pri lumscienco kaj teorio de la fotografado. Li pluevoluigis la Bunsen-akumulatorojn kaj oni premiis lian dufluidan pilon en la Pariza mondekspozicio de 1855 per bronza medalo.
En 1863 li konigis teorion pri la tensiomultobligo. Li prezentis en la Viena mondekspozicio de 1873 la propran fulmoestigilon (grandkapacitan elektran densigilon), kiu kapablis doni ĉ. 1 milionojn da Volto kaj fajreron je 90 cm. Tiu aparato meritis rekonon de la (Siemens-gvidata) ĵurio.
Li verkis unuafoje hungarlingvan universitatan natursciencan libron (Súlyos testek természettana (1850) ~ Pri konduto de pezaj korpoj. Krom tio li kunlaboris en diversaj vortaroj, leksikonoj, libroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.