Maljuneco estas tempo de la homa vivo, de la perdo de kapablo reproduktiĝi ĝis la morto.
«...la malnova malnovas ne pro sia maljuneco, sed pro tio ke aperas la nova kaj per sia noveco subite maljunigas ĉion antaŭan. Se ne haveblus infanoj, ni ne maljuniĝus aŭ maljuniĝus oble pli malfrue. La samo okazas al la aŭtoj. Aŭtomobilo dekjara aspektas oble pli malnovmoda ol dudekjara vaporlokomotivo, kaj nur pro tio ke novaĵoj de la aŭtomobila tekniko pli rapide anstataŭas unu la alian. Kadukiĝo de la malnova, kaŭzita de kresko de la nova, estas signo de sano.»