Ludoviko la 14-a (franclingveLouis XIV, prononcu [lui katɔʁz]) reĝis kiel burbona monarko de Francio kaj de Navaro ekde la 14-a de majo 1643 ĝis sia morto.
«Pro lia morto, Francio perdis unu el siaj plej grandaj, kompetentaj kaj eminentaj estroj, kies reĝado longe stampis kaj interne kaj ekstere la francan monarkion, kaj kies verko inspiris multajn imitadojn ja fore preter la francaj limoj.»