Louis Dearborn L'Amour (naskiĝis la 22-an de marto 1908 - mortis la 10-an de junio 1988) estis usona romanisto kaj novelisto. Liaj libroj konsistis ĉefe el romanoj de vakeroj (kvankam li nomigis sian verkon 'landlimaj historioj'); tamen, li verkis ankaŭ historian fikcion (The Walking Drum), scienc-fikcion (The Haunted Mesa), ne-fikcion (Frontier), same kiel poezion kaj novel-kolektojn.
Citaĵoj
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
«(angle) History is not made only by kings and parliaments, presidents, wars, and generals. It is the story of people, of their love, honor, faith, hope and suffering; of birth and death, of hunger, thirst and cold, of loneliness and sorrow.»
—Louis L'Amour
«Tranĉilo estas akrigita sur ŝtono, ŝtalo estas hardita per fajro, sed viroj devas esti akrigitaj de viroj.»
«(angle) A knife is sharpened on stone, steel is tempered by fire, but men must be sharpened by men.»