Leonardo da Vinci (itale: Leonardo di ser Piero da Vinci, tio estas Leonardo, filo de Piero, el Vinci, naskiĝis la 15-an de aprilo 1452 en Anchiano ĉe Vinci, Italio - mortis la 2-an de majo 1519 en Amboise, Francio) estis itala pentristo, skulptisto, inventisto, arkitekto, anatomiisto, botanikisto, muzikisto, verkisto, inĝeniero kaj sciencisto de la alta renesanco, facile vivinte en la du kulturoj de scienco kaj belarto.
«Amo montras sin pli en misfortuno ol en prospero; kiel lumo, kiu plej brilas tie, kie la loko estas plej malhela.»
«La akiro de iu ajn scio ĉiam estas utila al la intelekto, ĉar ĝi povas tiel forpeli senutilajn aferojn kaj reteni la bonon. Ĉar nenio povas esti amata aŭ malamata krom se ĝi unue estas konata.»