«Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu ― kiel li varmiĝos? Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ kontraŭstaros lin; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos.»