Konkludo estas la fina konsekvenco, oni tiras tion per rezono de logikaj konsekvencoj el rezultoj, argumentoj, evidentaĵoj, premisoj, hipotezoj, principoj aŭ faktoj. Ĝi ebligas akiron de novaj konoj per logika pensado.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
«La vivo estas la arto tiri sufiĉajn konkludojn de nesufiĉaj premisoj.»
«(angle) Life is the art of drawing sufficient conclusions from insufficient premises.»
—The Note-Books of Samuel Butler (1912)
«La superaj veroj estas nek la rigidaj konkludoj de logika rezonado nek la asertoj de kreda deklaro, sed fruktoj de la interna sperto de la animo.»