Humanismo estas doktrino, serĉanta en la helenlatina civilizo la plej bonan rimedon por humanigi kaj klerigi la homaron.
«Diogeno distingiĝis per granda kaj arda amo al la homo; tuta lia esto estis trasorbita de vere humana kompreno de la homoj, sed same granda estis lia senkompato, kun kiu li faligis kaj tretis ĉion, kion sankte adoris liaj samtempuloj.»
«Hodiaŭ la homo staras antaŭ sia plej grava elekto: tio estas elekto ne inter kapitalismo kaj komunismo, sed inter robotismo (same en ĝia kapitalisma kaj komunisma formoj) kaj humanisma socialismo.»