Mezurcilindro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mezurcilindro estas mezurilo por volumeno, uzata en laboratorio de kemio kaj fiziko.
- alta formo
- malalta formo
Ĝi estas tubo fermita ĉe unu de la ekstremaĵoj, kie ĝi havas plilarĝigon por stabila starado. La malfermita ekstremaĵo havas verŝbekon por faciligi elverŝadon de likvo. Sur la tubo troviĝas skalo por determini la volumenon de enhavita substanco.
Kutime mezurcilindroj estas faritaj el vitro aŭ plasto. Ekzistas cilindroj je alta kaj malalta formo.
- Mezurcilindro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Mezurcilindro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)