Česká Kamenice
municipo en la distrikto Děčín de ĈeĥioČeská Kamenice estas ĉeĥa urbo, kiu situas en la valo de la rivereto Kamenice proksimume 30 km oriente de Děčín. Ĉirkaŭas ĝin arbar-kovritaj montoj de Bohemia mezmontaro, Luzacia Montaro kaj Elba Grejsmontaro. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 5 082 loĝantoj sur areo de 38,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 131 loĝantoj/km². Al ĝi apartenas ankaŭ Pekelský Důl, Dolní Kamenice, Filipov, Huníkov, Horní Kamenice, Kamenická Nová Víska, Kerhartice kaj Líska.
Read article