Map Graph

Střekov (burgo)

Střekov estas ruino de burgo troviĝanta en Ústí nad Labem en Bohemia mezmontaro en Ĉeĥio. Ĝi situas sur traĥita roko super la dekstra bordo de rivero Elbo en kvartala parto Střekov, proksimume 2,5 kilometro sudoriente de urbocentro. Střekov diskoniĝis precipe pro la pentraĵo Überfahrt am Schreckenstein de Ludwig Richter, kiu estas rigardebla en muzeo en Dresdeno. Rimarkinda estas la lokiĝo de la kastelo sur kruta unuŝtono leviĝanta 100 metrojn tuj super la Elbo, kiu estas distingilo de norda Bohemujo. Grandaj partoj de la kastelo ankaŭ nuntempe estas konserviĝintaj aŭ estis rekonstruitaj, ekzemple la turo, la palaco kaj la fortikaĵomuroj.

Read article
Dosiero:Hrad_Střekov,_Střekov,_okres_Ústí_nad_Labem.jpgDosiero:Reliefkarte_Tschechien.png