Malý Děd
Malý Děd (1355 m), antaŭe germane Kleiner Vaterberg aŭ Leiterberg, estas monto en ĉefa montodorso de montaro Hrubý Jeseník norde de Praděd, sur historia limo de Moravio kaj Silezio kaj samtempe sur trilanda punkto de distriktoj Bruntál, Jeseník kaj Šumperk. Sur okcidenta deklivo sub la pinto situas elserĉata turista kabano Švýcárna. Senpere ĉirkaŭ la pinto kondukas blua marko ĝis Vrbno pod Pradědem.
Read article