Map Graph

Lázně Darkov

Lázně Darkov estas urboparto de urbo Karviná (Ĉeĥio) kaj en ĝi estas nun kurac-banloko. Vivas ĉi tie 363 loĝantoj (2021). La unua mencio pri ĝi kiel pri la vilaĝo devenas el la jaro 1447. La ĉefa kurac-fonto estas jodbromaj mineralaj fontoj. Ok salaj jodbromaj fontoj je temperaturo 11 °C estas uzataj al banoj, enspirado kaj al kompresoj. La fontoj apartenas al la plej fortaj en Eŭropo. La banloka kuracado koncentriĝas al malsanoj de cirkulorganoj kaj de movigorganoj kaj al malsanoj pro profesio. La sanatorio estas el la jaroj 1931–1932, hodiaŭ ĉi tie estas ankaŭ infankuracejo kun lernejo. Proksime de Lázně Darkov troviĝas minejo Darkov.

Read article
Dosiero:Živý_pramen.JPGDosiero:Reliefkarte_Tschechien.pngDosiero:Darkov_celkovy_pohled.jpgDosiero:Most_Darkov_2.jpgDosiero:2013_Karwina,_Darków,_Dom_Zdrojowy_03.jpgDosiero:Lázně_Darkov_-_Karviná.JPGDosiero:Lázeňský_park_Karviná.JPGDosiero:Karviná,_Darkov,_kaple_sv._Anny_(1).JPG