Map Graph

Libchavy

Municipo Libchavy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo n-ro 14, laŭlonge de Libchavský potok, kiu en suda rando de la vilaĝo enfluas en la riveron Tichá Orlice. Norde Libchavy komenciĝas per limo kun vilaĝo České Libchavy kaj sude per limo kun distrikta urbo Ústí nad Orlicí. Do ĝi estas parto de kunurbaro Česká Třebová-Ústí nad Orlicí. La vilaĝon oni povas ankaŭ dividi per la rivereto en orienta, t.n. "Granda flanko" kaj okcidenta "Malgranda flanko". Vivas ĉi tie 1 786 loĝantoj (2024).

Read article
Dosiero:Mikulas_Libchavy.JPGDosiero:Libchavy_flag.jpgDosiero:Libchavy_CoA.jpgDosiero:Reliefkarte_Tschechien.png