Hlušovice
Hlušovice estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Olomouc en Regiono Olomouc. Ĝi situas proksimume 5 km norde de la regiona urbo Olomouc, sur fervojlinio n-ro 290 Olomouc–Šumperk. En la jaro 2024 en la municipo vivis 1 095 loĝantoj. Norde de Hlušovice estas fekunda grundo, direkte al sudo al Olomouc-Černovír estas herbejoj kaj arbaretoj, sur loko de eksa torfejo de Černovír.
Read article