Ajo (kabo)
Ajo estas kabo sur la Suda bordo de Krimeo, situanta sudoriente de Balaklavo. La kabo prezentas la bordan elstaraĵon 13 kilometrojn longan. Administre la kabo apartenas al la Balaklava distrikto de la Sebastopola municipo. La kabo Ajo estas konsiderata kiel la okcidenta limo de la Suda bordo de Krimeo. Ĝi limas la Laspian krekon de okcidento. La nomo de la kabo venas de la helena vorto agios, kio signifas "sankta".
Read article