From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝakŝuko[1] (tunizi-arabe: شكشوكة; hebree שקשוקה) estas manĝaĵo el ovoj poĉitaj en tomata saŭco kun kapsiketoj kaj cepoj, ofte spicita per kumino kaj ajlo. Ĉar la ĉefa ingredienco estas ovoj, ŝakŝuko kutime troviĝas en matenmanĝa menuo, sed en Israelo ĝi estas servata ankaŭ vespere.
Ŝakŝuko estas grava parto de tunizia, libia, alĝeria, maroka kaj egipta kuirartoj, tradicie servata en gisfera pato kun pano. Ĝi verŝajne havas tunizian originon.[2][3]. Ĝi estas ankaŭ populara en la kuirarto de Israelo, kien enkondukis ĝin tuniziaj kaj magrebaj judoj, centmiloj da kiuj elmigris al Israelo en la 1950-aj jaroj[4][5].
La vorto ŝakŝuka signifas "miksaĵo" en la tunizi-araba aŭ en aliaj magrebaj dialektoj de la araba[6].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.