From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉoro (portugale: choro, prononcu IFA:['ʃoɾu]) estas brazila muzikstilo, kiu verŝajne en la 1870-aj jaroj ekestis en Rio-de-Ĵanejro kiel kunfandaĵo de populara eŭropa muziko (polko, valso) kaj la muziko de afrikaj sklavoj.
Pri kla origino de la nomo choro ekzistas tri teorioj:
Tradicie ĉoroensemblo konsistas el unu aŭ du gitaroj, kavakinjo, pandejro, variaj perkutinstrumentoj kaj ajnaj soloinstrumentoj - ofte fluto, klarneto aŭ mandolino (port.: bandolim). La basfunkcion origine transprenis ofikleido kaj ekde la 1930-aj jaroj sepkorda gitaro (violão de sete cordas). Intertempe ekestis komponaĵoj por ĉiuj ajn instrumentoj kaj ensembloj, ekde piano ĝis bandego. Ekzistas ankaŭ ĉoroj kun kantado, ekzemple Tico-Tico no fubá (La pasero en la faruno).
Improvizado pri la temo de komponaĵo ludas gravan rolon en ĉoro. La plej multajn komponaĵojn karakterizas relative alta tempo, melodia kaj ritma strukturoj baziĝantaj sur 16-onoj kaj sambeca frazigo, je kio oni ludas ĉi tiujn 16-onojn ne rektaj. La tre rapide ludataj melodiaj linioj el trairaj 16-onoj postulas de la muzikistoj tre altan virtuozecon, kaj tion ne nur je solo- aŭ melodio-instrumentoj: ankaŭ la akompano sin lige apogas sur la melodion, kunplenumas la akcentadon, subtenas kaj portas per tio la melodiopason.
Ofte ĉoroj havas la klasikan formon A B A C A. Ekzistas do ĉefa temo, al kiu sekvas dua melodio, poste reeksonas la unua temo, post tiu alvenas tria, kaj finfine la unua melodio denove ripetiĝas. Tiuj tri partoj povas treege diferenciĝi laŭ ritmaro kaj stilo.
Ekde la apero de la radio en la 1920-aj jaroj la graveco de ĉoro malpliiĝis. Kelkaj muzikistoj tamen konservas ĉi tiun tradicion kaj faras ĉoron kun ĝia virtuozeco al unu el la plej interesaj muzikstiloj de Brazilo. En Eŭropo tiu ĉi muzikstilo tamen estas preskaŭ nekonata.
Ekde la mezo de la 1930-aj jaroj ĉoro malaperis preskaŭ plene, kaj oni remalkovris ĝin en Brazilo nur en la 1950-aj jaroj. Tiam ekzistis unuaj „Rodas do Choro“ [rondoj de la ĉoro]. Muzikistoj renkontiĝis en rondoj similaj al improvizadkunsidoj ĵazaj, por kompletigi pecojn el la klasika repertuaro de ĉoro per improvizaĵoj.
Daŭris tamen pluajn kvindek jarojn, ĝis kiam ĉoro denove fariĝis respektata muziko. Nun ĉoro estas en modo ne nur en Rio-de-Ĵanejro aŭ San-Paŭlo, sed ankaŭ en Novjorko kaj ĉe la okcidenta marbordo de Usono. Unuaj rondoj de ĉoro nun ankaŭ ekzistas en Eŭropo, precipe en Parizo, kiu kiel ĝis nun estas metropolo de brazila muziko. Oktobron de 2006 okazis rondo de ĉoro in Hamburgo kun la Camerata do Choro (direktado: Paulo Gouveia, fluto) kaj gastoj el Brazilo, inter ili Wilfried Berk (Rio-de-Ĵanejro/ Hanovro) ĉe klarneto.
La filmo „Brasileirinho“ (2005) de Mika Kaurismäki ne nur temas pri la muziko, de ĉoro, sed ankaŭ de la homoj, kiuj ludas ĉi tiun muzikon [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.