From Wikipedia, the free encyclopedia
Zsigmond Bachrich [ĵigmond baĥriĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bachrich Zsigmond estis aŭstria hungara muzikisto (violonisto, aldviolonisto, komponisto, koncertmajstro).
Zsigmond Bachrich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de januaro 1841 en Zsámbokrét (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 16-an de julio 1913 en Vieno (Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (–1857) |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonisto |
Zsigmond Bachrich [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1841 en Zsámbokrét (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Žabokreky en Slovakio), li mortis la 16-an de julio 1913 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).
Zsigmond Bachrich devenis el juda familio. Li studis violonadon en konservatorio de Vieno inter 1851-1857. Lia ĉefinstruisto estis Joseph Böhm. Post siaj studoj li estis kapelmajstro en teatro en la sama urbo. En 1866 li translokiĝis al Parizo, kie li same estis kapelmajstro kaj por vivteni sin ankaŭ ĵurnalisto kaj helpapotekisto. Post 3 jaroj li revenis al Vieno, kie li longe estis aldviolonisto de pluraj violonkvartetoj, krome li estis ankaŭ koncertmajstro. Li ankaŭ instruis en la muzikakademio inter 1869–1894. En Vieno li ankaŭ okupiĝis pri komponadoj.
Lia memuaro estis publikigita postmorte en 1914 sub la titolo Aus verklungenen Zeiten; Erinnerungen eines alten Musikers.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.