From Wikipedia, the free encyclopedia
Zsigmond Bürger [ĵigmond burger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bürger Zsigmond estis hungara violonĉelisto, muziklerneja instruisto.
Zsigmond Bürger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1856 en Vieno |
Morto | 14-an de majo 1908 (52-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonĉelisto |
Zsigmond Bürger [1] naskiĝis la 8-an de februaro 1856 en Vieno, li mortis la 14-an de majo 1908 en Budapeŝto.
Zsigmond Bürger devenis el juda familio. Liaj plej gravaj muzikinstruistoj estis Gustav Nottebohm kaj David Popper. Li debutis en gimnazio en 1872, sed la oficiala debuto okazis en la sekva jaro. Li faris koncertvojaĝojn al Aŭstrio-Hungario, Germanio, Francio, Rusa Imperio, Turka Imperio, Danio kaj Britio. Li muzikadis ekzemple kun Henryk Wieniawski. Li havis violonĉelistajn postenojn en operejoj de Vieno kaj Munkeno. Li fondis violonkvartetojn en 1876 kaj 1894 kun Dragomir Krančević, respektive kun Vilmos Grünfeld. De 1887 ĝismorte li estis la unua violonĉelisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde 1894 li ankaŭ instruis en muziklernejo (nun jam konservatorio). Kelkfoje li komponadis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.