komunumo en Turingio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ziegenrück [prononco "Cignryk"] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Ranis-Ziegenrück. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis loĝantojn.
Ziegenrück | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Saale-Orla | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Ranis-Ziegenrück | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 036483 | |||||
Poŝtkodo | 07924 | |||||
Aŭtomobila kodo | SOK | |||||
Oficiala Municipokodo | 16075127 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Klaus Schmidt | |||||
Adreso de la administrejo | Bahnhofstraße 2 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 646 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 37′ N, 11° 39′ O (mapo)50.61666666666711.65 | |||||
Alto super la marnivelo | 318 m | |||||
Areo | 8,24 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.ziegenrueck.de/ | |||||
Ziegenrück situas borde de la rivero Saale.
La urbo Ziegenrück situas inter la akvobaraĵoj Hohenwartetal kaj Bleilochtal. Laŭdire Karolo la Granda mem tie ĉi fortikaĵon konstruigis kontraŭ la soraboj. La unua endokumenta mencio estis en la jaro 1258 sub la nomo slava Czeganrucke, kiu signifus laŭvorte riverofleksiĝon. De la burgo ĝis nun konserviĝis fojnejo (kiu en la 19-a jarcento estis tribunalo) kaj kamerego rektangula. La loĝantoj ĉirkaŭ la burgo formis modernan setejon ekde la jaro 1328, kiu en la jaro 1525 pro helpado de la kamparanoj dum la Kamparanaj ribeloj perdis ĉiujn privilegiojn. Posedantoj estis la grafoj de Orlamünde, poste la dinastio Wettin kaj inter 1815-1945 la vilaĝosimila urbeto apartenis al Prusio.
La kirko gotikstila havas tri navojn kaj kupolan grandan al kiu aldoniĝis paroĥeja domo kun bela pordo renesanca. Urbodomo el la 16-a jarcento havas figurojn alegoriajn montrantaj diversajn metiojn regionetipajn: de kamparanoj, de ĉasistoj, de paŝtistoj. La surloka energifarejo por fluanta akvo estas la plej malnova siaspece en tuta Eŭropo; tie troviĝas hodiaŭ muzeo. En la jaro 1558 la muelejo Fernmühle estis unuafoje menciita, kiu funkciis inter 1900 kaj 1965 por energifarado.
La turismo en tiu regiono rava kaj verdega ankaŭ tre gravis. En la pli supre menciita kamerego troviĝas junulargastejo. Naĝejoj, tendejoj, prunteprenejoj de boatoj ktp. allogu la ripozumemulojn veni al Ziegenrück.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.