Remove ads
tipo de pasejo por piedirantoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Stripasejo, zebrostria pasejo, transirejo,[1] aŭ trairejo[2] estas tipo de pasejo por piedirantoj uzata en multaj lokoj de la mondo. Ĝi karakterizas pro siaj strioj laŭlonge (de tie la termino, nomumita el la strioj de zebroj) paralele al la fludirekto de la trafiko, alternante helan koloron (ĝenerale blanka) kun alia malhela (nigre farbita aŭ ne farbita se la ŝosesurfaco estas jam malhela). La strioj estas ĝenerale de 40 ĝis 60 centimetrojn larĝaj. La trairejoj estis dekomence markitaj per lumoj aŭ fostetoj, sed tuj oni aldonis la striojn kiuj estas pli facile videblaj. La piediranto havas pas-prioritaton en tiu tipo de trairejo se ĝi jam metis piedon aŭ eĉ montris klaran intencon fari tion; se tio ne okazas, alvenanta ŝoforo devas nur malrapidiĝi kaj rajtas sekvi sian iradon. Se la piediranto metis piedon aŭ eĉ montris klaran intencon fari tion, la ŝoforoj devas halti kaj permesi la piedirantajn pasojn. Se ne videblas piediranta trairunto antaŭ zebrostria pasejo, ĉiuokaze la ŝoforo devas malrapidiĝi antaŭ sekvi sian iradon.
En diversaj landoj la lokaj reguloj estas diversaj prie, kaj ankaŭ la loka kutimero.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.