From Wikipedia, the free encyclopedia
Zapejo aŭ Zappeion (greke Ζάππειον Μέγαρο, Záppeion Mégaro) estas konstruaĵo en la Naciaj Ĝardenoj de Ateno en la kerno de Ateno, Grekio. Ĝi estas ĝenerale uzata por kunsidoj kaj ceremonioj, kaj oficialaj kaj privataj.
Zapejo | |||
---|---|---|---|
arkitektura strukturo kongresejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | novklasika arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Theophilus Hansen • François Boulanger vd | ||
Estiĝo | 20-a de oktobro 1888 | ||
Lando | Grekio vd | ||
Situo | Municipo Ateno | ||
Situo | |||
Geografia situo | 37° 58′ 17″ N, 23° 44′ 11″ O (mapo)37.97138923.736389 [+] | ||
| |||
Retejo | http://www.zappeion.gr/ | ||
En 1869, la Greka Parlamento limigis 80 000 m² de publika tereno inter la Palacaj Ĝardenoj kaj la antikva Templo de Olimpia Zeŭso, kaj ankaŭ aprobis leĝon la 30an de Novembro 1869, "por la konstruaĵoj de la Olimpiaj Ludoj", ĉar la Zapejo estis la unua konstruaĵo starigita specife por la revivigo de la Olimpiaj Ludoj en la moderna mondo.[1][2] Ankaŭ la antikva Panatena stadiono estis renovigita kiel parto de la vorkoj por la Olimpiaj Ludoj. Post ioma prokrasto, la 20an de Januaro 1874, oni metis la angulŝtonon de la konstruaĵo;[3] tiu nova konstruaĵo estis desegnita de la dana arkitekto Teofilo Hansen.[3] Finfine, la 20an de Oktobro 1888, la Zapejo malfermiĝis.[3] Bedaŭrinde por ties bonfaranto, Evangelis Zappas, li ne vivis sufiĉe por vidi konstruita la Zapejon, kaj lia kuzo Konstantinos Zappas estis nomumita de Evangelos Zappas por kompletigi la konstruaĵon.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.