From Wikipedia, the free encyclopedia
La zantedesĥio[mankas fonto] aŭ zantedeskio[1] (Zantedeschia) estas afrotropisa genro de 28 specioj de florplantoj en la familio de arumacoj, indiĝena en suda Afriko de Sud-Afriko al Malavio. La kutima, ordinara nomo de la genro estas ofte kalao, sed tio estas konfuziga, erara. Aliflanke, la scienca botanika nomo de tiu genro estis elektita honore al la itala botanikisto Giovanni Zantedeschi (1773-1846), kies elparolo estas "zantedeski". La fina "ch" en tiu nomo ne estas el greka origino, pro tio la termino "zantedesĥio" estas etimologie malpli logika ol "zantedeskio".
Zantedesĥio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Zantedeschia elliottiana | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
28 specioj; | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La plantoj de tiu genro estas rizomaj herboj kun grando de 1-2,5 m kaj kun folioj longaj 15-45 cm. La floroj formas spadikon, kun larĝa, brilkolora brakteo, ĉirkaŭanta la infloreskon.
La flavflora zantedesĥio kreskas ĝis 50-100 cm, floradas de majo ĝis aŭgusto, bezonas 22-25 Celsiuson dum kresko, la tubero 6-8 Celsiuson vintre. Ĝi bezonas abundan akvumadon, oni povas multobligi ĝin en januaro per semado de grajno aŭ per flanka tubero. Dum ripoza tempo, la floro tute ne (apenaŭ) bezonas akvon. La unua florado okazas en la 3-a jaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.