Zalaújlak estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Nagykanizsa. La loknomo signifas: Zala-nova-loĝej'.
Bazaj informoj
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 110
- Poŝtkodo: 8822
- Telefonprefikso: 93
- Koordinatoj: 46°33′30″N 17°04'45″E
Situo
Zalaújlak situas en Montetaro Zala sur mildaj deklivoj, fine de longa sakovojo. Zalakaros troviĝas 4, Nagykanizsa 17, Pacsa 23, Balatonszentgyörgy 27 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1259 en formo Wilok. Dum regado de la turkoj la loĝantoj forfuĝis. En 1883 tie naskiĝis pentristo József Egry. Vilaĝservoj mankas en Zalaújlak. En Zalaújlak migra poŝto servas, la municipa administracio en Nagyrécse funkcias.
Famuloj
- en la vilaĝo naskiĝis pentristo József Egry
Vidindaĵoj
- romkatolika novromanika preĝejo omaĝe al Gardanĝeloj de 1740, en 1948 turo alkonstruiĝis
- naskiĝdomo de József Egry
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.