franca esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Zéphirin Jégard[1], alinomita Zef Jégard[2] (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1935 en Bretonio) estas franca esperantisto, membro de BEMI [3](Biciklista Esperantista Movado Internacia) kiu loĝis en Yffiniac (Bretonio, Francio)[4] kaj poste translokiĝis en Saint-Georges-des-Groseillers[5], apud Flers (Normandio, Francio).
Zéphirin Jégard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1935 (89-jaraĝa) en Grâce-Uzel |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Lia emo por biciklado instigis lin por kelkaj grandegaj iradoj tra la mondo. Tio farigas lin transkontinenta vojaĝulo, oftege sola kontraŭ la streĉo.
En 2000, li biciklis inter Bretonio kaj Ulan-Ude (Burjatio, Rusio).
En 2001, li vojaĝis inter Islamabado (Pakistano) kaj Vladivostoko (Rusio). Tiu 9 000 kilometra trairado verkiĝis en la libro Avo biciklas ĉirkaŭ la mondo, esperantigita de Jean-Pierre Ducloyer.
En 2004, li sukcesis bicikli de Brest ĉe Atlantiko al Vladivostoko ĉe Pacifiko en rekorda tempo de 65 tagoj, 22 horoj kaj 38 minutoj por la 13850 kilometroj. Libro en la franca (Brest-Vladivostok, l'épopée fantastisque)[6] raportas pri tiu biciklado.
Okaze de la Vintra Olimpiko en 2006, li estis unu el la portantoj de la olimpika flamo[5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.