Yr Wyddfa

la plej alta montpinto de Kimrio From Wikipedia, the free encyclopedia

Yr Wyddfa

Yr Wyddfa (pron. /ər ˈuɨðva/) estas la plej alta monto en Kimrio. Ĝi estas je 1.085 metroj alta.

Rapidaj faktoj monto • montopinto ...
Yr Wyddfa
monto montopinto
Alteco

1 085 m

Geografia situo 53° 4′ N,  5′ U (mapo)53.068863888889-4.0755888888889 f4
Yr Wyddfa (Kimrio)
Yr Wyddfa (Kimrio)
DEC
Situo de Yr Wyddfa
Yr Wyddfa
Rimarko Plej alta monto de Kimrio
vdr
Fermi
Snowdon, de ĉe la lago Llydaw

Ĝi havas fervojon kiu supreniras la monton, sed la trajnoj funkcias nur dum la monatoj kiam ne estas glacio sur la rejloj (aŭ nur ĝis la nivelo, kie estas glacio). Apud la pinto, flanke de la supra haltejo de la fervojo, estas kafeja konstruaĵo -- treege malofta afero en britaj montoj. Aktuale la kafejo estas fermita por rekonstruado.

Ĝi allogas multajn vizitantojn, parte simple ĉar ĝi estas la plej alta en Kimrio (kvankam pluraj aliaj en la regiono estas nur iomete malpli altaj), parte pro la fervojo, kaj parte ĉar estas multaj diversaj vojoj por supreniri ĝin piede (kiuj varias de unu sufiĉe facila ĝis unu malfacila kaj iom danĝera - kvankam dum vintro neniu vojo estas facila).

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.