From Wikipedia, the free encyclopedia
La Oceanografia Instituto Woods Hole (angle Woods Hole Oceanographic Institution, akronime WHOI) estas privata, neprofita priserĉada kaj altlerneja edukejo dediĉita al studo de ĉiuj aspektoj de mara scienco kaj inĝenierado kaj al edukado de maraj priserĉistoj. Fondita en 1930, ĝi estas la plej granda sendependa oceanografia priserĉa institucio en Usono, kun stabanaro kaj studentaro nombre ĉirkaŭ 1,000. La Instituto estas organizita en ses departementoj,[1] kvar oceanaj institutoj — oceana vivo, marborda oceano, oceana kaj klimata ŝanĝo, profundoceana esplorado[2]— la Kooperativa Instituto por Klimata kaj Oceana Priserĉado, kaj marpolica centro. Ties marbordaj instalaĵoj estas situantaj en la vilaĝo de Woods Hole, Massachusetts, kaj je mejlo kaj duono el la kampuso Quissett. La kerno de la financo por la Instituto devenas el stipendioj kaj kontraktoj el la National Science Foundation kaj aliaj registaraj agentejoj, krom el fondaĵoj kaj privataj donacoj.
Oceanografia Instituto Woods Hole | |||||
---|---|---|---|---|---|
esplora institucio lernejo neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 1930 vd | ||||
Geografia situo | 41° 31′ 28″ N, 70° 40′ 15″ U (mapo)41.524444444444-70.670833333333 | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Woods Hole | ||||
| |||||
Agareo |
oceanografio | ||||
Filioj | Ocean Life Institute, Woods Hole Oceanographic Institution (en) Woods Hole Sea Grant (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | ||||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.