urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Wołów (legu: Voŭuf) (latine Wolavia, germane Wohlau, ĉeĥe Volov) estas urbo en la nuna sud-okcidenta Pollando, en la samnoma distrikto Wołów de Malsupra Silezio, geografie en Altaĵo de Trzebnica en Malsupra Silezio. La urbo estas sidejo de la urb-kampara komunumo Wołów. Fine de 2021 en la urbo vivis 12 275 loĝantoj sur areo de 18,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 662 loĝantoj/km².
Wołów | |||||
germane: Wohlau | |||||
Flago | Blazono | ||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Wołowa | ||||
Provinco | Malsupra Silezio | ||||
Distrikto | Distrikto Wołowski | ||||
Komunumo | Komunumo Wołów | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Urborajtoj | 1285 | ||||
Koordinatoj | 51° 20′ N, 16° 39′ O (mapo)51.33638888888916.644166666667 | ||||
Loĝantaro | 12275 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 662 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 56-100 | ||||
Telefona antaŭkodo | 71 | ||||
Aŭtokodo | DWL | ||||
TERYT | 5020222034 | ||||
Estro | Witold Krochmal | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | Rynek-Ratusz | ||||
Poŝtkodo de estraro | 56-100 | ||||
Telefono de estraro | 71 389-24-29 | ||||
Fakso de estraro | 71 389-30-70 | ||||
Poŝto de estraro | sekretariat@wolow.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | Canteleu (Francio) Buchholz in der Nordheide (Germanio) | ||||
Komunuma retejo | http://www.wolow.pl | ||||
En la pejzaĝo estas kampoj, herbejoj kaj arbaroj. Nord-okcidente de la urbo etendiĝas la Pejzaĝa Parko de la Valo Jezierzyca (legu: Jezjeĵica) (7953 hektaroj), kun enfluanta rivero Juszka (legu: Juŝka) kiu dividas la urbon Wołów de Krzywy Wołów. Kadre de la Pejzaĝa Parko estas Natur-rezervejo "Uroczysko Wrzosy" / Rav-Erikejo (576 ha).
La 31-an de marto 2011 en la urbo estis 12 597 loĝantoj.
La nomo devenas de vorto "Wół" / (okso = eksvirbovo) - kiuj estis bredataj en la apudaj vastaj paŝtejoj – „miejsce z wołami” / Loko ligita kun eksvirbovoj .[1]
La Senata Esperanto-Ekspozicio unue estis prezentita oktobre 2012 en la Pola Senato kaj poste montriĝis en Wołów ([2]) kaj aliaj urboj, inkluzive de Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia kaj Pelplin. La ekspozicio estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de la mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi.
La unua etapo de la turneo en la Malsupra Silezio estis la urbo Wołów. La 24-an de aprilo 2013 je la 11:00 en Distrikta Centro de Edukado en Wołów okazis solena inaŭguro de la ekspozicio. La inaŭguron malfermis la starosto de Wołów sinjoro Marek Gajos. Poste direktorino de la Distrikta Centro de Edukado sinjorino Katarzyna Adaśko (legu: Katerina Adaŝko) prezentis alvenintajn esperantistojn salutante la publikon Esperante: Bonan tagon. Margareta Komarnicka prezentis mallonge historion kaj ideon de Esperanto kaj ekeston de la Esperanto-ekspozicio kaj sekve Helena Biskup prezentis la monologon „Doktoro Esperanto” de Mario Migliucci (legu: Miljuĉi).
Por juna publiko t.e. lernantoj de Grupo de Sociaj Lernejoj, kiu ĉeestis la inaŭguron tio estis “viva” leciono de historio de Esperanto. Ili estis surprizitaj kaj interesitaj per vigla kaj brila transdonado de informoj kaj esprimis tion dankante kaj gratulante al organizantoj. La prezento de la historio de Esperanto tiel tre plaĉis, ke oni petis prepari “solenan fermon”, kiu okazis la 9-an de majo je la 13:00.
La 11-an de majo 2013 je la 18:00 okazos solena vernisaĝo de la ekspozicio en Vroclavo.
Plimulto de la loĝantoj laboras en Brzeg Dolny en kemia entrepreno PCC Rokita, en ZK Wołów kaj en pli malgrandaj entreprenoj pri produktado kaj servoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.