usona diplomato From Wikipedia, the free encyclopedia
William Robert TIMKEN, naskiĝinta en 1938 en Canton en Ohio, fojfoje nomata "la pli juna" (angle "jr."), estas usona entreprenisto pri ŝtalaj duonproduktoj kaj grava subtenanto de la Usona Respublikana Partio. Li estas ambasadoro de Usono en Germanio, ekde 15-a de aŭgusto 2005.
William R. Timken | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de decembro 1938 (85-jaraĝa) en Canton | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Stanford Universitato Harvard ekonomika altlernejo Harvard Phillips Academy (en) vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | entreprenisto diplomato ambasadoro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Timken estas diplomita ĉe la Universitato Harvard. Ĝis 2003 li estis estro de sia samnoma entrepreno kaj nun estro de ties kontrola konsilio. Li krome estas estrarano de Dibold Industries, firmao, kiu interalie produktas maŝinojn por la nombrado de balotiloj. Tiuj maŝinoj estas uzataj en la elektado de la usonaj prezidantoj.
En 2000 Timken donacis 260 000 dolarojn por la elekta kampanjo de George W. Bush. Tiu sekve proponis lin kiel estron de Security Investor Protection Cooperation, asekura korporacio de industriaj entreprenoj, kaj nun kiel ambasadoron. Timken havas germanan praavon Henry, kiu en 1838 elmigris de Bremeno, sed mem ne havas rilatojn al Germanio kaj ne parolas la germanan. Pri tio li egalas al sia antaŭulo, eksa senatano Daniel Coats.
En 2003 Timken ricevis la medalon Henry Laurence Gantt pro elstaraj sukcesoj en direktorado kaj servoj al la komunumo. Li estas kavaliro de la Honora Legio de Francio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.