From Wikipedia, the free encyclopedia
Wilkes-Barre estas urbo de Pensilvanio, subŝtato de Usono. Ĝi estas la ĉefurbo de kantono Luzerne. Fine de 2020 en la urbo vivis 44 328 loĝantoj.
Wilkes-Barre | |||
---|---|---|---|
urbo de Pensilvanio kantona sidejo home rule municipality of Pennsylvania (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18711 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 44 328 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 2 342 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 15′ N, 75° 53′ U (mapo)41.244444444444-75.878055555556 [+] | ||
Alto | 160 m [+] | ||
Areo | 18,93 km² | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Wilkes-Barre, Pennsylvania [+] | |||
La urbo floris en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, danke al la karbominado. ĝi ricevis la nomon "Diamanto-urbo" pro la karbo kaj ankaŭ por la formo de la centra palaco, establita en diamanta formo. Ekde la 1960-aj jaroj, la ekonomiaj cirkonstancoj en la urbo malboniĝis.
La urbon fondis en 1769 John Durkee kaj grupo de setlantoj el Connecticut. Ili nomumis la urbon en la Wyoming-valo (Wyoming Valley) laŭ du membroj de la brita parlamento, nome John Wilkes kaj Isaac Barre. La urbo estis rekonita en 1806.
La urbo situas en valo Wyoming, kiun limas Pocono Mountains en la oriento, Endless Mountains en okcidento kaj Lehigh Valley sude. la valon trafluas rivero Susquehanna kaj formas ties nordorientan urbolimon.
La urbo estas hejmo por glacihokea teamo Wilkes-Barre/Scranton Penguins, kiu ludas en AHL.
La urbo havas flughavenon (Wilkes-Barre/Scranton International Airport), fervojon (funkciigita de Canadian Pacific Railway kaj Luzerne & Susquehanna Railroad (en komisio de la distrikto)).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.