From Wikipedia, the free encyclopedia
Wildstrubel-Glaĉero (germane Wildstrubelgletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 2,5 km, larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 3 km². Ĝi situas sur la teritorio de la komunumoj Lenk en Simme-Valo kaj Leukerbad.
Wildstrubel-Glaĉero | ||
---|---|---|
Wildstrubelmasivo kun Wildstrubel-Glaĉero | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 608479 / 138713 (mapo)46.3997222222227.5488888888889 | |
| ||
Estiĝloko | Wildstrubel-Massiv | |
Longeco | 2,5 km | |
Larĝeco | 1 km | |
Areo | 3 km² | |
Glacikvanto | 0,1 km³ | |
Elfluanto(j) | Lämmerenbach→Daubensee | |
Jara retiriĝo/kresko | 41,9 m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Sian originon Wildstrubel-Glaĉero havas sur la sudorienta flanko de Wildstrubel-Masivo inter la pinto Wildstrubel kaj la meza pinto je alteco de 3200 m s.m.. La glaĉero fluas kiel larĝa glaĉero orienten flankigita de Schneehorn (3178 m s.m.) en sudo kaj Grossstrubel (3243 m s.m.) en nordo. La glaĉerlango nuntempe finiĝas je alteco de proksimume 2550 m s.m.. Ĉi tie fontas la rivero Lämmerenbach, kiu senakvigas la valon al la Dauben-Lago. Dauben-Lago ne posedas surteran elfluanton, ĝia akvo subtere fluas al Rodano.
Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento Wildstrubel-Glaĉero fluis ankoraŭ pli profunden al la valo kaj estis ligita kun Lämmeren-Glaĉero (germane Lämmerengletscher) kiu malsuprenfluis de Schwarzhorn. Ankaŭ Steghorn-Glaĉero (germane Steghorngletscher) en tiu epoko atingis Wildstrubel-Glaĉeron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.