From Wikipedia, the free encyclopedia
La monto Weißenberg (tradukita „blanka monto“) sur la teritorio de la komunumo Merzalben en la im Rejnlando-Palatinata distrikto Südwestpfalz estas 609,9 m alta monto de la Palatinata Arbaro. Ĝi havas de sudo al nordo etendiĝantan selforman pinton, kiu havas distancon de 280 m unu al la alia. La monto konsistas el sabloŝtono. Sur la pinto troviĝas la 35 m alta Luitpoldturm, de kiu oni havas vastan elrigardon trans la tuta Palatinata Arbaro kaj trans ĝi al la Hunsrück, Donnersberg, Taunus, Odenwald, Nigra Arbaro kaj la Vogezoj. La monto estas parto de la Biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordaj Vogezoj.
Weißenberg | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 609,9 m | ||
Situo | Merzalben, distrikto Südliche Weinstraße, [ Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||
Montaro | Palatinata arbaro | ||
Geografia situo | 49° 15′ N, 7° 50′ O (mapo)49.25267.8255 | ||
| |||
La monto situas en la centro de la meza Palatinata Arbaro en la Naturparko Palatinata Arbaro. Ĝi altiĝas ĉ. 6,5 km orientnordoriente de Merzalben kaj 8 km norde de Hauenstein proksime al la domareto Hermersbergerhof, kiu apartenas al Wilgartswiesen. La monto estas parto de la Frankenweide, centra masivo de la Palatinata Arbaro. Al nordo sekvas la montoj Hortenkopf (alteco 606,2 m), Mosisberg (alteco 608,7 m) kaj la Eschkopf (alteco 608,3 m).
stacio | precipitaĵo (mm) |
---|---|
Hermersbergerhof | 1095 |
Leimen | 1071 |
forsta domo Taubensuhl | 1125 |
Johanniskreuz | 1004 |
Trippstadt | 941 |
Annweiler | 910 |
Lemberg | 898 |
La averaĝa jara temperaturo estas en meza alteco de la Weißenberg 7 ĝis 8 °C kaj malaltiĝas apud la pinto al 6 ĝis 7 °C. Vintre ĝi estas –1 ĝis –2 °C kaj atingas en julio temperaturon de 15 ĝis 16 °C.
Klimato | Weißenberg (pinto) |
Frankenthal (malaltebenaĵo) |
---|---|---|
precipitaĵo | ~1150 mm | 528 mm |
jara- temperaturo |
6–7 °C | 9–10 °C |
komenco de la printempo |
10.5.–15.5. | 20.4.–25.4. |
vento | ofte; ofte forte |
malpli ofte ofte modere |
bioklimataj aspektoj |
modera stimula klimato |
ŝarĝ- klimato |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.