internacia mezurunuo de povo From Wikipedia, the free encyclopedia
Vato aŭ vatto, alilingve ofte ankaŭ kiel Watt (simbolo W) estas, en la Sistemo Internacia de Unuoj, la mezurunuo de povumo, tio estas la rapido de konsumado, produktado aŭ transformado de energio. Unu vato egalas al 1 ĵulo en sekundo (1 J/s); per bazaj unuoj, tio estas 1 kg·m2·s−3; per elektraj mezurunuoj, tio estas 1 volt-ampero (1 V·A).
Ĉi tiu artikolo temas pri unuo de povumo "watt" kun simbolo "W". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Vato. |
La mezurunuo vato estis oficiale agnoskita dum la Dua Kongreso de la Brita Asocio por Scienco en 1889. La 11-a Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj, okazinta en 1960, inkluzivis ĝin en la tiam kreatan Sistemon Internacian de Unuoj.
La nomo vato estas donita honore al la skota inĝeniero James Watt, la inventinto de vapormotoro.
La termino uzata en Esperanto iom ŝanceliĝas. En la Plena Ilustrita Vortaro de 1970 la vorto havis duoblan t-on ("vatto"), kaj estis krome menciita la alternativa termino "ŭato"; evidente oni sentis bezonon diferencigi de la fundamenta homonimo, kiu signifas kombitan kotonon. En la Plena Ilustrita Vortaro de 2002, tamen, restas nur la terminoj "vato" kaj (malrekomendata) "ŭato".
Tion, ke la formo "vatto" estas preferinda pro ĝia neambigueco, plia internacieco kaj pli facila internacia rekoneblo, subtenas ankaŭ la ekzisto de aliaj formoj kun la kombinaĵo "tt": zamenhofa formo "regatto" kaj kutimaj facile prononceblaj vortoj kiel "tuttaga", "tuttera" ktp.
Dekonaj unuoj | Dekoblaj unuoj | |||||
---|---|---|---|---|---|---|
Valoro | Simbolo | Nomo | Valoro | Simbolo | Nomo | |
10–1 W | dW | decivato | 101 W | daW | dekavato | |
10–2 W | cW | centivato | 102 W | hW | hektovato | |
10–3 W | mW | milivato | 103 W | kW | kilovato | |
10–6 W | µW | mikrovato | 106 W | MW | megavato | |
10–9 W | nW | nanovato | 109 W | GW | gigavato | |
10–12 W | pW | pikovato | 1012 W | TW | teravato | |
10–15 W | fW | femtovato | 1015 W | PW | petavato | |
10–18 W | aW | atovato | 1018 W | EW | eksavato | |
10–21 W | zW | zeptovato | 1021 W | ZW | zetavato | |
10–24 W | yW | joktovato | 1024 W | YW | jotavato |
Vato estas sufiĉe malgranda povumo: tradicia elektra lumilo kun arda drato (inkandeska lampo) uzas kelkdek vatojn, kaj varmigiloj (hejmaj hejtiloj, fornoj, elektraj kuirpotoj) povas konsumi mil aŭ kelkmil vatojn. Tipa povumo de negranda personaŭto estas ĉirkaŭ 100 kilovatoj.
Pro tio, en nia ĉiutaga ĉirkaŭaĵo ankaŭ oftas pli grandaj mezurunuoj, kiujn markas SI-prefikso.
Ekzemple, kilovato (kW) estas egala al mil vatoj, dum megavatoj (MW, miliono da vatoj) kaj gigavatoj (GW, miliardo da vatoj) estas bezonataj por grandaj teknikaj instalaĵoj.
La grandon de elektrocentraloj oni kutime esprimas per megavatoj: ekzemple la plej granda nuklea centralo (unu reaktoro) nun konstruata havos povumon de ĉirkaŭ 1600 megavatoj, dum la plej granda jam funkcianta akvoenergia centralo donas elektron je pli ol 10 000 megavatoj (tio estas, pli ol 10 gigavatoj). La tutmonda rapido de energi-konsumado estis en 2005 proksimume 15 TW (teravatoj, milionoj da milionoj da vatoj).
En kelkaj fakoj de scienco kaj tekniko, kutime uzatas ankaŭ povumoj pli malgrandaj ol unu vato:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.