urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Wasilków (prononco [vasilkuv]) estas urbo en Podlaĥia provinco en Pollando, proksime al la ĉefurbo de la provinco – Białystok. Wasilków apartenas al komunumo Wasilków en distrikto Białostocki. En la jaroj 1975–1998 Wasilków apartenis al Bjalistoka vojevodio.
Wasilków | ||
Blazono | ||
urbo | ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Wasilkowa | |
Provinco | Podlaĥia | |
Distrikto | Distrikto Białostocki | |
Komunumo | Komunumo Wasilków | |
Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
Koordinatoj | 53° 12′ N, 23° 12′ O (mapo)53.20523.204444444444 | |
Areo | 28,15 km² | |
Loĝantaro | 8751 (en 2004) | |
Loĝdenso | 310,9 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 16-010 | |
Telefona antaŭkodo | 85 | |
TERYT | 3202602134 | |
Estro | Mirosław Bielawski | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Białostocka 7 | |
Poŝtkodo de estraro | 16-010 | |
Telefono de estraro | 85 718-54-00 | |
Fakso de estraro | 85 718-57-00 | |
Poŝto de estraro | burmistrz@wasilkow.pl | |
Komunuma retejo | http://www.um.wasilkow.pl | |
La urbo havis 8751 enloĝantojn la 31-an de decembro 2004.
Tra la urbo kondukas internacia fervoja linio de Varsovio al Sankt-Peterburgo kaj vojo al Kuźnica Białostocka (limpasejo al Belorusio).
En la jaroj 1977–1979 dum arkeologia elfosaĵo oni trovis bronzepokan setlejon de rangifer-ĉasistoj. Iliaj spuroj (ceramiko, iloj) estis trovataj en kelkdek lokoj ĉirkaŭ la urbo. Daŭre nekonata estas historio de komenca setlado de Slavoj.
En la 11-a jarcento Wasilków estis parto de la Kieva Rusio. Unua historia fonto pri la loko, kie poste oni fondis la urbon, devenas el 1358. Tiam mazovia kaj litovia princoj subskribis interkonsenton pri disdivido inter Mazovio kaj Litovio. Plej grava dato en historio de Wasilków estas la 8-a de decembro 1566, kiam Zygmunt August la 2-a donacis urban rajton al ĝi (laŭ la magdeburga rajto, tre utila al loĝantoj). Oni ankaŭ ricevis rajton pri uzado de blazono (prezentanta kapon de alko) kiel sigelo.
Ekde 1576 kiel starosto estis Łukasz Górnicki – unu el la plej eminentaj polaj humanistoj dum Renesanco. Tiam oni kreis novan strukturon de la urbo kun urbodomo sur granda urboplaco.
En 17-a jarcento en Wasilków loĝis ĉ. 500 homoj.
En 1719 unita arkiepiskopo Kiszka konsekris kapelon apud fonteto en Święta Woda ("Sankta Akvo"). Ĝi estas unua historia informo pri tiu loko.
....
27-an de majo 1990, dum unua demokrata loka baloto post 50 jaroj, preskaŭ tute venkis "Civitana Komitato"
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.