Vysoká hole
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vysoká hole (1464 m) estas la dua plej alta monto situanta en montaro Hrubý Jeseník. Tio estas samtempe ankaŭ dua plej alta monto de Moravio kaj ankaŭ de Ĉeĥa Silezio; proksimume 400 metroj okcidente de la montopinto kondukis historia landa limo inter ambaŭ landoj. Tio estas plata karakteriza montopinto, ampleksa restaĵo de egaligita surfaco kun minimuma supereco. El Vysoká hole elkuras kelke da landformaj ŝtonaĵoj, sur la nordorienta, nomata Suť, estas ampleksa ŝtona maro. La sudorientaj deklivoj falas en glacimontan cirkon nomata Velká kotlina. La pinto kaj la valkaldrono estas parto de Nacia natura rezervejo Praděd.
Vysoká hole | |
monto | |
Vido al Vysoká hole de sudo (el Sobotín) | |
Oficiala nomo: Vysoká hole | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distriktoj | Distrikto Bruntál, Distrikto Šumperk |
Historiaj regionoj | Moravio, Ĉeĥa Silezio |
Montaro | Hrubý Jeseník |
Rivero | Moravice fonto |
Situo | Vysoká hole |
- alteco | 1 464 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 03′ 31″ N 17° 13′ 50″ O (mapo) |
Plej facila aliro | el Karlov pod Pradědem, Karlova Studánka |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Sudetoj
| |
Vikimedia Komunejo: Vysoká hole | |
Portalo pri Geografio | |
Sur montopinta plataĵo situas ligna budo kaj baroka sabloŝtona lima ŝtono el la jaro 1681. En la jaroj 1919–22 ĉi tie ĉeĥoslovaka armeo okazigis artileriajn ekzercojn, post kiuj sur la suda deklivo restis kelkcentoj da kreteroj.[1] Fine de la dua mondmilito ĉi tie nazia Luftwaffe konstruis kampan flughavenon kaj pluajn armeajn ekipaĵojn. En la jaroj 1943–44 ĉi tie por Luftwaffe estis fare de Organizaĵo Todt konstruita radara bazo de la 1-a klaso kun kaŝnomo Nebelhorn ("Nebula angulo"). La radaro de tipo Würzburg Riese havis operacan atingeblecon 75 km kaj ĝi estis granda minaco por usonaj bombardaj asocioj.[2] Ununura restaĵo post tiuj ĉi aktivecoj estas restaĵoj de betona piedestalo por la radaro.
La 27-an de februaro 1950 sur montopinto de Vysoká hole kraŝis aviadilo de ČSA de tipo Douglas DC-3 sub registro OK-WDY en vojlinio el Ostrava-Hrabůvka ĝis Prago kun 27 vojaĝantoj kaj kvarmembra homekipaĵo. La homekipaĵo dum malfavora vetero neglektis navigadon, pro efiko de forta vento (kun kies direkto prognozo plie ne kalkulis) okazis forporto de la aviadilo ekster la planita vojlinio kaj dum nerespekto de minimuma sekura alteco por transflugo de montaroj la maŝino en densa nebulo kunpuŝiĝis kun tereno. Malgraŭ tio ke la aviadilo estis tute neniigita, pereis sole kvin personoj, el tio tri membroj de la homekipo. Modelan helpon al la supervivintoj tiam donis anoj de Montara savoservo en kunlaborado kun armeaj paraŝutistoj, kiuj koincide partoprenis proksime en skiista ekzercado.[3]
Sur sudorienta deklivo de la monto fontas rivero Moravice.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.