Vlhošť (Ralska montetaro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vlhošť (germane: Wilschtberg) estas karakteriza neovulkanita monto en distrikto Česká Lípa. Naturrezervejo Vlhošť etendiĝas sur montopintoj kaj sur partoj de deklivoj, ĝi estas plej alta monto de Polomené hory kaj ĝi estas en administrado de PPR Kokořínsko.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vlhošť |
Vlhošť | |
germane: Wilschtberg | |
monto | |
Vido al Vlhošť el Ronov | |
Oficiala nomo: Vlhošť | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Ralska montetaro, Doksa montetaro |
Akvejo | Ploučnice |
Situo | Vlhošť |
- alteco | 614,1 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 36′ 09″ N 14° 27′ 15″ O (mapo) |
Geologia konsisto | fonolito |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Vlhošť | |
Portalo pri Geografio | |
La monton kreas fonolito, kiu trapenetris antaŭ 31 milionnoj da jaroj tra ĉirkaŭa grejso. La indikata alteco estas 614,1 m s. m. Ĝi situas en Doksa montetaro (konsisto de Ralska montetaro), sudokcidente de la distrikta urbo Česká Lípa, proksimume 1 km oriente de domaro Hvězda. Pluaj grejsaj montetoj ligas al Vlhošť, proksime estas Malý Vlhošť kaj Stříbrný vrch, ambaŭ 439 m s. m. La teritorio estas arbarkovrita inkluzive de la montopinto, belvidejo en la ĉirkaŭaĵon tiel estas limigita.
Vlhošť estas la plej alta punkto de PPR Kokořínsko. La montopinto apartenas al katastro de Litice.
La rezervejo Vlhošť estis proklamita en la jaro 1998. Ĝi rilatas al la montopinto kaj la deklivoj de Vlhošť kaj Malý Vlhošť sur la katastraj teritorioj de vilaĝoj Heřmánky, Hvězda kaj Litice en distrikto Česká Lípa. La protektita areo havas areon 81,81 ha, ĝi estas el alteco 380 – 614,1 m s. m.
Protektitaj estas floremaj fagaĵoj, pinaj arbaroj, kalunoj kaj likenoj. Estas ĉi tie krom aliaj multe da specioj de moluskoj kaj araneoj, vivas ĉi tie lokustoj, nestas ĉi tie migra falko kaj trukolombo.
Proksimume 200 m okcidente de la montopinto estas Vlhošťský důl (Minejo Vlhošť), en kies parto estas ŝoseeto kuniganta domaron Hvězda kun vilaĝo Litice. En la minejo kruciĝas blua turisma marko de Zahrádky kaj Holany kun la verda el municipo Kravaře, kondukas ĉi tie ankaŭ biciklovojo 0059. El la blua kondukas flava ĉirkaŭ la montopinto, sed ne al ĝi. La markita vojo ĝis la montopinto neniam kondukis. La plej proksima fervoja stacio estas ĉirkaŭ 5 km malproksima stacidomo en Blíževedly sur fervojlinio n-ro 087 Lovosice - Česká Lípa.
La grandegaj grejsaj rokterasoj sur la okcidenta kaj la sudokcidenta deklivo de Vlhošť donas konvenajn kondiĉojn por montogrimpista agado. La montogripado estas ĉi tie tempe limigita por sezono de julio ĝis decembro.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.