Vlara montpasejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vlara montpasejo (284 m s. m.), (ĉeĥe: Vlárský průsmyk, slovake: Vlársky priesmyk), estas breĉa valo de rivero Vlára en montaro Blankaj Karpatoj sur limo de Ĉeĥio (urbo Brumov-Bylnice, distrikto Zlín) kaj Slovakio (municipo Horné Srnie, distrikto Trenčín).
Vlara montpasejo | |
ĉeĥe: Vlárský průsmyk, slovake: Vlársky priesmyk | |
montpasejo | |
Vlara montpasejo, vido al slovaka flanko de ĉeĥa-slovaka limo (domaro Rybníky) | |
Oficiala nomo: Vlara montpasejo | |
Landoj | Ĉeĥio, Slovakio |
---|---|
Regionoj | Regiono Zlín, Regiono Trenčín |
Distriktoj | Distrikto Zlín, Distrikto Trenčín |
Historiaj regionoj | Moravio, Slovakio |
Montaro | Blankaj Karpatoj |
Fervojo | Vlara fervojo |
Rivero | Vlára |
Situo | Vlara montpasejo |
- alteco | 284 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 01′ 54″ N 18° 03′ 16″ O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Portalo pri Geografio | |
La estiĝo de Vlara montpasejo estas ekzemplo de la tn. piratado de akvaj fluoj, kiam Vlára pro agado de rea erozio tratranĉis montodorson de Blankaj Karpatoj kaj disvastigis tiel akvokolektan areon de Váh je konto de akvokolekta areo de Moravo. Enkadre de Blankaj Karpatoj apartigas Vlara montpasejo du geomorfologiajn subtutaĵojn: Lopenická hornatina sudokcidente kaj Chmeľovská hornatina nordoriente. Sur la dekstra flanko de la valo elstaras monto Čaganov (575 m s. m.), sur la maldekstra flanko elstaras montoj Okrouhlá (654 m s. m.) kaj Kalinka (493 m s. m.), inter kiuj, fakte en la tuta ŝtatlimo, enfluiĝas en Vlaron rojo Vlárka (en kies flanka valo troviĝas domaro Sidonie).
La valo de Vlaro prezentas signifan transportan kunigilon de Moravio kun Pováží. Kondukas tra ĝi ŝoseo I/57, samkiel ankaŭ la tn. Vlara fervojo, fervojlinio, Brno - Veselí nad Moravou - Trenčianska Teplá, trafikigita la 28-an de oktobro 1888 (sur la ĉeĥa flanko portas la apartenanta fervoja sektoro en horaro por vojaĝantoj markigon 341, en la slovaka 123). Rekte en la montpasejo sur la ĉeĥa teritorio situas fervoja stacio Vlárský průsmyk. Tra la loko ankaŭ kondukas ruĝe markita turisma vojo el Sidonie al monto Javorník (782 m s. m.), konsisto de Vojo de herooj de SNR.
Rilataj artikoloj
- Vlara montpasejo - fervoja stacidomo
Pluaj fotoj
- Limlinio estas ĉiloke elŝovita en la teritorion de Slovakio tiel, por ke la enireja signalilo de stacio Vlárský průsmyk kun apartenanta parto de la fervojo ankoraŭ estu sur la teritorio de Ĉeĥio.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.